En la batalo de Ĉinio kontraŭ korupto ne ekzistas "Domo de Kartoj"
  2015-09-23 17:53:54  Xiong Linping

Post preskaŭ dek unu horoj da flugado, en la 22a de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping atingis Seatlon en Usono, kio malfermis "la tempon de vizito al Usono", multe atentatan de la tuta mondo. En tiu tago, kiam Xi atingis, li jam faris paroladon fronte al usonanoj el diversaj rondoj. En sia parolado li parolis pri evoluiga strategio de Ĉinio, sincere respondis pri bilborsa fluktuado en Ĉinio, ŝanĝiĝo de kurzo de juano, ĉina kontraŭkorupta tendenco, antaŭeniĝo de "unu zono kaj unu vojo", kaj tiel plu, kaj plie, ankoraŭfoje emfazis, ke la ĉina registaro volas, kune kun la usona, neŝanceleble akceli la konstruadon de la novtipaj rilatoj dulandaj.

Rilate al la zorgo de transmaraj personoj pri irdirekto de ĉina evoluigo kaj al la dubo de ili pri ĉina politiko, Xi respektive donis respondon. Li diris: "Vide al la ekonomia situacio, ĉu internacia, ĉu enlanda, ĉe la kurzo de juano ne ekzistas bazo daŭre devalutiĝi." "Ĉinio respektas la internacian rutinon flanke de komerco, t.e. nediskriminacian regularon, kaj juste kaj egale pritraktas ĉiujn merkatajn unuojn, inkluzive entreprenojn regatajn de alilandaj komercistoj."

Pri la batalo kontraŭ korupto, forte akcelata de la nova gvidantaro ekde ties regado, Xi simple asertis: "Ĉi tie estas nenia batalo de povo, nek "Domo de Kartoj" (House of Cards). La ĉina popolo esperas ĉi-flanke ricevi subtenon kaj kunagadon de Usono, por ke koruptkrimuloj neniam povu rezidi en "paradizo punevita".

Xi diris ankaŭ: "Ni kune iniciatis la programon "unu zono kaj unu vojo", fondis la silkovojan fonduson kaj Azian Infrastrukturan Invest-Bankon (AIIB), la celo estas subteni komunan evoluadon de ĉiuj landoj, sed ne ĉasi sferon de politikaj fortoj."