Xi Jinping ĉeestis bonvenigan festenon kaj faris paroladon
  2015-09-23 19:13:12  Xiong Linping

La 22an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis en la urbo Seatlo de la ŝtato Vaŝingtonio la bonvenigan festenon komune organizitan de la loka registaro kaj federacio de usonaj grupoj amikaj al Ĉinio, kaj faris paroladon. Xi substrekis, ke Ĉinio persistas en strategia aranĝo: ampleksa konstruo de bonfarta socio, ampleksa profundigo de reformado, ampleksa ŝtatregado laŭ leĝo, ampleksa partidominado en severa maniero, sur kio la ekonomio evoluas stabile kaj relative rapide; evoluigo ankoraŭ estas la unua tasko en Ĉinio, esenca elirejo de la ĉina evoluado dependas de reformado, kaj tial la aperta pordo de Ĉinio neniam estos fermita; Ĉinio persistas iri la vojon de paca evoluigo, kaj volas kune kun diversaj landoj formi novtipajn internaciajn rilatojn kun kunlaboro kaj kungajno kiel kernoj; Ĉinio kaj Usono devas sin teni en la ĝusta direkto formi inter si novtipajn rilatojn de potencaj landoj, kune krei pli belan estontecon de la dulandaj rilatoj, kaj fari pli grandan kontribuon por feliĉo de la dulandaj kaj mondaj popoloj.

Je la 17a horo kaj 15 minutoj Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan, en la akompano de John Frisbie, prezidanto de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio, kaj Stephen A. Orlins, prezidanto de la Nacia Komitato pri Usona-Ĉinaj Rilatoj, enpaŝis la ĉambron de la festeno, kaj tiam ĉiuj stariĝis por saluto.