Xi Jinping "malkaŝis" sian liston de libroj legitaj
  2015-09-23 20:03:30  Xiong Linping

Vespere de la 22a de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis en sia hotelo en Seatlo la bonvenigan festenon komune organizitan de la loka registaro kaj de la federacio de usonaj grupoj amikaj al Ĉinio, kaj faris paroladon. Vizaĝe al ĉirkaŭ ok cent personoj el diversaj rondoj Xi Jinping "malkaŝis" sian liston de libroj legitaj. En la ĉambro tondras aplaŭdoj.

"La ĉina popolo de ĉiam admiras la entreprenemon kaj iniciatemon de la usona popolo", diris Xi Jinping, "Junaĝe, mi legis The Federalist Papers, Common Sense de Thomas Paine, kaj aliajn verkojn. Mi ŝatas la karieron kaj penson de George Washington, Abraham Lincoln, Franklin D. Roosevelt kaj de aliaj usonaj politikistoj. Krome mi legis ankaŭ verkojn de Henry David Thoreau, Walt Whitman, Mark Twain, John Griffith London, kaj de aliaj."

Xi aparte menciis Ernest Hemingway: "La priskribo de Hemingway en The Old Man and the Sea pri tempesto, ondegoj, eta ŝipo, oldulo kaj ŝarko impresas min profunde."

Poste Xi diris, ke por malsamaj kulturoj kaj civilizicioj necesas bezoni profundan kompreniĝon; la amikeco inter Ĉinio kaj Usono baziĝas sur popolamasoj, kaj la espero, sur junularo.