Xi Jinping ĉeestis bonvenigan bankedon en Seatlo
  2015-09-23 15:01:31  Yu Rongkang

Marde en Seatlo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis bonvenigan bankedon kunaranĝitan de la vaŝingtonia registaro kaj usonaj amikaj societoj. Li emfazis en sia parolado dum la bankedo, ke la ĉefa tasko por Ĉinio ankoraŭ estas evoluigo, kaj Ĉinio subtenos stabilan kaj rapidan kreskon de la ekonopmio. Li akcentis, ke Ĉinio faros tutecan konsideron pri la ekonomia kresko, akcelos reformadon, reĝustigos la strukturon, plibonigos popolan vivtenon, antaŭzorgos riskojn kaj tenos la ekonomian kreskon sur mezrapida nivelo. Ĉinio sekvos la politikon de reformado kaj pord-malfermo kaj volas klopodi kun ĉiuj landoj por konstrui novan modelon de internaciaj rilatoj kun kungajna kunlaboro kiel la kerno. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono devas persisti en ĝusta direkto de la konstruado de nova modelo de interrilato de grandaj landoj, ĝuste juĝi reciprokajn strategiajn intencojn, firme antaŭenpuŝi kungajnan kunlaboron, konvene kaj efike trakti kaj regi diverĝojn, vaste nutri amikecon inter la du popoloj kaj krei pli belan estontecon.