Internaferaj ministroj de EU adoptis planon pri delokado de rifuĝintoj
  2015-09-23 14:54:01  Pluveta

Marde en Bruselo la konferenco de ministroj pri internaj aferoj el la membroŝtatoj de EU adoptis planon pri delokado de 12 000 rifuĝintoj per plimulto malgraŭ la opono de Rumanio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario.

Finnlando sin detenis en la voĉdono. Informiĝinte pri la rezulto, Robert Fico, slovaka ĉefministro, diris, ke li neniel akceptos la novan kvoton, se li laboros sur la posteno de tiu ĉi ofico.