Grekio publikigis nomliston de nova kabineto
  2015-09-23 16:25:35  Pluveta
Marde vespere, Olga Gerovasili, proparolanto de la greka registaro, deklaris la nomliston de la nova kabineto. Euclid Tsakalotos servos plu kiel financa ministro.

Yorgos Chouliarakis, kiu iam estis financa ministro de la transira registaro, estis nomumita kiel alternativa ministro pri financo. Dum la efektivigo de serio da reformaj kaj striktigaj rimedoj laŭ la 3-a helpa interkonsento Tsakalotos kaj Chouliarakis ludos gravan rolon.

Aliaj ŝlosilaj oficoj estas okupitaj de antaŭa personaro.