Novaĵoj (Septembro 24)
  2015-09-24 17:04:32  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi laŭdas kontribuon de elmigrintaj ĉinoj al ĉina-usona amikeco; Ĉinio publikigis blankan libron pri etna egaleco kaj unueco en Xinjiang. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Seatlo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis bonvenigan akcepton aranĝitan de lokaj ĉinoj.

Prezidanto Xi diris en sia parolado, ke ĉiuj ĉinoj en Usono sekvis tradician virton de la ĉina nacio kaj gajnis respekton de la usona popolo per siaj diligenteco kaj kontribuo al disvolviĝo kaj prospero de Usono. Antaŭ 150 jaroj dekmiloj da ĉinaj laboristoj partoprenis en la konstruado de la pacifika fervojo en Usono, kaj tio fariĝis la monumento de la lukto, strebo kaj sindonemo de ĉinoj en Usono. Ĉinoj en Usono sekvis la tradicion ami la patrolandon kaj proprajn hejmlokojn, aktive subtenis la patrolandon dum la rezistmilito kontraŭ japana invado kaj faris gravan kontribuon por disvolviĝo, reunuiĝo kaj nacia rejuniĝo de la patrolando. Li diris, ke ĉinoj en Usono estis partoprenantoj, konstruantoj kaj antaŭenpuŝantoj de la ĉina-usonaj rilatoj kaj starigis ponton de amikeco kaj kunlaboro inter la dulandaj popoloj.

Ĉeestante al la kunsido de ĉinaj kaj usonaj entreprenistoj, prezidanto Xi emfazis, ke ne ŝanĝiĝos la tendenco de bona disvolviĝo de la ĉina ekonomio.

Xi diris, ke lastatempe iom malrapidiĝis la kresko de la ĉina ekonomio, kaj fluktuis la akcia merkato. Tio estis influita de la monda ekonomio, regado de la ĉina registaro kaj ankaŭ longtempaj strukturaj kontraŭdiroj.

Xi montris, ke kvankam estas multaj malfaciloj, tamen la ĉina registaro kredas, ke la ĉina ekonomio mezrapide kreskos plu kaj havos brilan estontecon.

Merkrede posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la stabejon de la usona kompanio Microsoft. Satya Nadella, ĝenerala direktoro de la kompanio, Bill Gates, fondinto de Microsoft, kaj lia edzino, kaj John Thompson, direkcia prezidanto de la kompanio, salutis la ĉinajn gastojn.

Prezidanto Xi diris, ke Microsoft starigis sian filion en Ĉinio en 1995, kaj en la pasintaj 20 jaroj ĝiaj negocoj rapide disvolviĝis en Ĉinio kaj akcelis disvolviĝon de la inform-teknika industrio de Ĉinio. Li diris, ke teknika novigo jam fariĝis nova motoro de la ĉina ekonomio kaj kreas multajn komercajn ŝancojn por usonaj sciencteknikaj entreprenoj, inkluzive de Microsoft. Li promesis, ke Ĉinio persistos en reformado kaj pord-malfermo kaj bonvenigos plu fremdlandajn entreprenojn negoci en ĝi.

Marde en Seatlo, ĉeestante al bonveniga bankedo kunaranĝita de la vaŝingtonia registaro kaj usonaj amikaj societoj, ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon. En sia parolo li faris eksplikon pri konstruado de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono.

La ekstera publiko opiniis, ke la porpledo de Xi Jinping pri ĝusta juĝo de reciprokaj strategiaj intencoj, firma antaŭenpuŝo de kungajna kunlaboro, konvena kaj efika traktado kaj regado de diverĝoj, vasta nutrado de amikeco inter la popoloj havos profundan influon al sana disvolviĝo de la ĉina-usonaj rilatoj kaj al profundigo de kungajna kunlaboro regiona kaj tutmonda.

Ĉinio ĵaŭde publikigis blankan libron pri etna egaleco, unueco kaj disvolviĝo en Xinjiang, deklarante, ke la disvolviĝo kaj progreso en Xinjiang signas la sukcesan efektivigon de la ĉina sistemo de etna regiona aŭtonomeco en tiu regiono.

La blanka libro, titolita "Historia Atesto de Etna Egaleco, Unueco kaj Disvolviĝo en Xinjiang" kaj publikigita de la Inform-Oficejo de la Ŝtata Konsilio, emfazis, ke efektivigo de regiona aŭtonomeco en regionoj, en kiuj estas koncentritaj komunumoj de etnaj minoritatoj, estas baza politika sistemo de Ĉinio kaj grava paŝo sur la ĝusta vojo al pritrakto de etnaj demandoj en ĉina maniero.

Krome, la blanka libro montris, ke Xinjiang estas hejmloko por multaj el ĉinaj etnaj grupoj ekde la antikva tempo, kaj ke la sistemo de etna regiona aŭtonomeco en la regiono estas rimedo akorda kun la situacio en Ĉinio kaj kun la realaĵoj en Xinjiang.

Merkrede en Bruselo okazis speciala pintkunveno de Eŭropa Unio. La gvidantoj de la membroŝtatoj konsentis striktigi la administron de eksteraj limoj de la unio kaj aldoni miliardon da eŭroj da monhelpo al la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj kaj la Monda Nutraĵa Programo.

Donald Tusk, prezidanto de Eŭropa Konsilio, diris ĵaŭde frumatene en gazetara konferenco, ke efika administro de la eksteraj limoj estas komuna respondeco de ĉiuj membroŝtatoj, kaj la premo de tiu laboro ne devas esti tute elportata de Italio, Grekio kaj aliaj frontliniaj landoj de la tajdo de rifuĝintoj.

Tusk diris, ke en la fino de novembro EU starigos pli da akceptejoj de rifuĝintoj en la membroŝtatoj kaj helpos la membroŝtatojn registri rifuĝontojn, deloki rifuĝintojn kaj repatrujigi nekvalifikitajn rifuĝintojn.

Eŭropa Komisiono merkrede avertis 19 landojn pri 40 kazoj de malobeo al politiko pri protekto de rifuĝintoj. La komisiono opiniis, ke tiuj landoj ne efike efektivigis la politikon de EU pri komuna protekto de rifuĝintoj.

La 19 landoj inkludas Germanion, Francion, Grekion, Aŭstrion, Hungarion, Pollandon kaj tiel plu. La komisiono diris en deklaro, ke tiuj landoj malobeis la regulojn de EU pri normo kaj proceduro de la protekto, decidfaro pri akcepto kaj loĝigo de rifuĝintoj.

Eŭropa Komisiono diris, ke ricevinte la averton, tiuj 19 landoj devas reagi en la estontaj du monatoj. Se EU ankoraŭ opinios, ke ili agis ne-konforme al la reguloj kaj faris nenian plibonigon en certa tempo, ĝi faros proceson kontraŭ ili ĉe la Eŭropa Kortumo.

Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, merkrede diris, ke Rusio alprenos kontraŭrimedojn por respondi al lokado de novtipaj nukleaj bomboj fare de Usono en Germanio.

Peskov faris gazetaran deklaron, dirante, ke la usona plano pri la lokado de novtipaj nukleaj bomboj en Germanio rompis la strategian ekvilibron de Eŭropo. Li aldonis, ke la usona agado atestas, ke Usono planas loki novtipajn nukleajn bombojn en Eŭropo, kio akrigas la streĉan situacion en Eŭropo kaj ne utilas al fortigo de sekureca interfido inter eŭropaj landoj nek al stabileco de Eŭropo.

Peskov diris, ke Rusio devas alpreni rimedojn responde al la usona agado por reakirigi al Eŭropo strategian ekvilibron. Li akcentis, ke la rimedoj helpos konservi la nacian sekurecon de Rusio.

Germanaj amaskomunikiloj lastatempe raportis, ke Usono intencas disaranĝi novtipajn nukleajn bombojn en iu milita aerodromo en okcidenta Germanio. La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj esprimis fortan oponon kaj kritikis Usonon, ke ĝi malobservis la Traktaton pri Nuklea Ne-disvastigo.

Finiĝis la novaĵoj!