Xi Jinping vizitis stabejon de Microsoft
  2015-09-24 15:48:57  Yu Rongkang

Merkrede posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la stabejon de la usona kompanio Microsoft. Satya Nadella, ĝenerala direktoro de la kompanio, Bill Gates, fondinto de Microsoft, kaj lia edzino, kaj John Thompson, direkcia prezidanto de la kompanio, salutis la ĉinajn gastojn.

Prezidanto Xi diris, ke Microsoft starigis sian filion en Ĉinio en 1995, kaj en la pasintaj 20 jaroj ĝiaj negocoj rapide disvolviĝis en Ĉinio kaj akcelis disvolviĝon de la inform-teknika industrio de Ĉinio. Li diris, ke teknika novigo jam fariĝis nova motoro de la ĉina ekonomio kaj kreas multajn komercajn ŝancojn por usonaj sciencteknikaj entreprenoj, inkluzive de Microsoft. Li promesis, ke Ĉinio persistos en reformado kaj pord-malfermo kaj bonvenigos plu fremdlandajn entreprenojn negoci en ĝi.