Xi Jinping ĉeestis kunsidon de entreprenistoj ĉinaj kaj usonaj
  2015-09-24 14:36:56  Pluveta

Merkrede laŭ la loka tempo, ĉeestante al la kunsido de ĉinaj kaj usonaj entreprenistoj, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke ne ŝanĝiĝos la tendenco de bona disvolviĝo de la ĉina ekonomio.

Xi diris, ke lastatempe iom malrapidiĝis la kresko de la ĉina ekonomio, kaj fluktuis la akcia merkato. Tio estis influita de la monda ekonomio, regado de la ĉina registaro kaj ankaŭ longtempaj strukturaj kontraŭdiroj.

Xi montris, ke kvankam estas multaj malfaciloj, tamen la ĉina registaro kredas, ke la ĉina ekonomio mezrapide kreskos plu kaj havos brilan estontecon.