EU avertis 19 landojn pri malobeo al politiko pri protekto de rifuĝintoj
  2015-09-24 14:58:09  Pluveta

Eŭropa Komisiono merkrede avertis 19 landojn pri 40 kazoj de malobeo al politiko pri protekto de rifuĝintoj. La komisiono opiniis, ke tiuj landoj ne efike efektivigis la politikon de EU pri komuna protekto de rifuĝintoj.

La 19 landoj inkludas Germanion, Francion, Grekion, Aŭstrion, Hungarion, Pollandon kaj tiel plu. La komisiono diris en deklaro, ke tiuj landoj malobeis la regulojn de EU pri normo kaj proceduro de la protekto, decidfaro pri akcepto kaj loĝigo de rifuĝintoj.

Eŭropa Komisiono diris, ke ricevinte la averton, tiuj 19 landoj devas reagi en la estontaj du monatoj. Se EU ankoraŭ opinios, ke ili agis ne-konforme al la reguloj kaj faris nenian plibonigon en certa tempo, ĝi faros proceson kontraŭ ili ĉe la Eŭropa Kortumo.