Internacia komunumo pozitive taksis paroladon de Xi Jinping en Usono
  2015-09-24 15:11:35  Pluveta

Marde en Seatlo, ĉeestante al bonveniga bankedo kunaranĝita de la vaŝingtonia registaro kaj usonaj amikaj societoj, ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon. En sia parolo li faris eksplikon pri konstruado de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono.

La ekstera publiko opiniis, ke la porpledo de Xi Jinping pri ĝusta juĝo de reciprokaj strategiaj intencoj, firma antaŭenpuŝo de kungajna kunlaboro, konvena kaj efika traktado kaj regado de diverĝoj, vasta nutrado de amikeco inter la popoloj havos profundan influon al sana disvolviĝo de la ĉina-usonaj rilatoj kaj al profundigo de kungajna kunlaboro regiona kaj tutmonda.