Novaĵoj (Septembro 25)
  2015-09-25 17:16:58  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping atingis Vaŝingtonon por plua vizito en Usono; Ĉinio publikigis raporton pri progreso de homaj rajtoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde atingis Vaŝingtonon, la ĉefurbon de Usono, por plua ŝtata vizito.

Je la 5-a horo kaj 40 minutoj posttagmeze laŭ la loka tempo la speciala aviadilo de Xi Jinping atingis la aerbazon Andrews. Usona vicprezidento Joseph Biden kaj lia edzino varme bonvenigis prezidanton Xi kaj lian edzinon Peng Liyuan.

Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko, diris, ke Ĉinio praktikis kaj akcelis la pacan ideon de UN. Okaze de la 70a datreveno de la fondo de Unesko ŝi estis intervjuita de ĉinaj raportistoj. Ŝi diris, ke Unesko kunligas la tutan mondon per kunlaboro en la kampoj de eduko, scienco, kulturo kaj informa komunikado, tio estas akceli pacon kaj stabilecon de la mondo per molaj fortoj. En la pasintaj 70 jaroj Unesko atestis la gravecon de tia kunlaboro. Ŝi laŭdis Ĉinion, ke ĝi pli kaj pli multe partoprenas en la agado de UN kaj kontribuis per siaj fortoj por paco kaj disvolvado de la mondo. La kunlaboro inter Unesko kaj Ĉinio estas senĉese pligrandigita. Estas la sukcesa ekzemplo la kunlaboro en Afriko: la du flankoj establis fonduson por trejnado de afrikaj instruistoj, kaj estontece la du flankoj etendos tiun programon al pli da subevoluintaj landoj kaj regionoj.

Ĉina Societo por Studoj de Homaj Rajtoj vendrede publikigis la raporton Progreso de Ĉinio en Homaj Rajtoj en 2014.

La blua libro konigas novan progreson en homaj rajtoj, kiun Ĉinio atingis post ampleksaj reformoj. Ĝi ankaŭ analizas la influon de la klopodo de Ĉinio por antaŭenigo de juroŝtata konstruo al homaj rajtoj. La libro diras, ke homaj rajtoj estos plene protektataj per leĝo en la estonteco.

La raporto diskutas pri socia asistado, sano, edukado, protekto de privataj datumoj, dungado de etnaj grupoj kaj demandoj de aliaj rajtoj.

Ĝi ankaŭ raportis pri leĝa asistado al migrant-laboristoj, sociaj organizoj kaj opinioj pri kontraŭkoruptaj penadoj.

Ĵaŭde en Ĝenevo la 30a sesio de la Homrajta Konsilio de UN adoptis la raporton de Universala Perioda Ekzameno pri Usono. Reprezentantoj de iuj landoj kaj internaciaj organizoj urĝis Usonon efektive plenumi siajn promesojn pri plibonigo de homaj rajtoj.

Pli ol 100 landoj, rilataj organoj de UN kaj internaciaj neregistaraj organizoj prezentis al la usona registaro 343 rekomendojn pri plibonigo de homaj rajtoj. La usona registaro fine decidis tute aŭ parte akcepti 260 el ili. Tamen Usono ignoris rekomendojn pri haltigo de grandskala eksterlanda kontrolobservo.

En la 11a de majo la laborgrupo de UN por Universala Perioda Ekzameno kontrolis la situacion de homaj rajtoj en Usono. Ĉefaj kritikoj de reprezentantoj de diversaj landoj kaj rilataj internaciaj organizoj koncentriĝis al ekscesa leĝobeigo, rasa, religia kaj seksa diskriminacioj, torturado, atenco al rajtoj kaj interesoj de indiĝenoj kaj kontraŭleĝa grandskala kontrolobservo al personaj informoj.

863 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 800 vunditaj ĵaŭde en stampedo dum haĝo en Mekko. La ĉina konsulejo en Ĝidao konfirmis, ke neniu ĉina civitano mortis aŭ vundiĝis en la akcidento.

Saud-arabia ministro pri sano diris, ke laŭ unua enketo, la akcidento okazis pro interpuŝiĝo de la pilgrimantoj. La fina rezulto de la enketo estos publikigita baldaŭ.

Germana ĉefministro Angela Merkel ĵaŭde diris, ke Eŭropo devas starigi daŭripovan planon pri divido de rifuĝintoj.

Ŝi diris dum prelego al la federacia parlamento, ke la decido de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio pri denova divido de 120 mil rifuĝintoj estis la unua paŝo al traktado de la krizo de rifuĝintoj. Eŭropo bezonas ne nur tian rimedon por denova divido de rifuĝintoj, sed ankaŭ daŭripovan planon pri delokado de rifuĝintoj. Ŝi diris, ke la krizo de rifuĝintoj estas demando longtempe alfrontata de Eŭropo, kaj la urĝa tasko estas starigi centrojn de rifuĝintoj en Grekio, Italio kaj aliaj landoj por firmigi la eksterajn limojn de EU, kaj liveri necesajn helpojn al landoj, kiuj estas trafitaj de la krizo kaj tra kiuj transitas rifuĝintoj.

Merkel diris, ke la demando de rifuĝintoj estas defio, kiun alfrontas ne nur Germanio kaj Eŭropo, sed ankaŭ la tuta mondo, kaj la respondo al la krizo bezonas klopodojn de la tuta mondo.

Ĵaŭde franca ĉefministro Manuel Valls diris, ke EU ne povas akcepti ĉiujn rifuĝintojn el Sirio. Francio povas akcepti maksimume 30 milojn.

Sekve de la enfluo de granda nombro da rifuĝintoj en Eŭropan Union Francio jam promesis deloki 30 mil rifuĝintojn en la estontaj 2 jaroj. Ĵaŭde vespere Valls diris intervjuate de la franca televido 2, ke EU ne povas akcepti ĉiujn rifuĝintojn el Sirio.

Para el Kana, proparolanto de la polico de Niĝera Ŝtato en centra Niĝerio, ĵaŭde konfirmis, ke marde nokte aro da armitaj homoj atakis iun vilaĝon. Lokanoj diris, ke 35 homoj estis mortigitaj.

El Kana diris, ke oni ankoraŭ ne scias precizan nombron de la mortintoj kaj vunditoj, tamen li konfesis, ke unu policano estis mortigita en konflikto.

Lokano diris, ke ĉirkaŭ 40 atakantoj armitaj per maŝinpafiloj forrabis la vilaĝon kaj mortigis 33 vilaĝanojn, unu lokan oficialulon kaj unu policanon. La atako daŭris ĉirkaŭ du horojn. 25 domoj estis forbruligitaj kaj pluraj homoj estis vunditaj.

Anonima lokano diris, ke la atakantoj estas paŝitistoj de la etnogrupo Fulani, kiuj ofte konfliktas kun lokaj terkulturistoj pro disputo pri agroj.

Finiĝis la novaĵoj!