Renkontiĝis Xi Jinping kaj Obama en Vaŝingtono
  2015-09-25 17:26:41  Xiong Linping

Vespere de la 24a de septembro okazis renkontiĝo de ŝtatestroj ĉina kaj usona en la nacia hotelo Blairhouse en Vaŝingtono, t.e. la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la usona prezidento Barack Obama.

Posttagmeze, atinginte Vaŝingtonon, la ĉefurbon de Usono, Xi Jinping, invitite de Obama, venis al la Blanka Domo. Obama ĉe la pordo varme akceptis lin. Poste la du ŝtatestroj kune piediris laŭlonge de la strato Pennsylvania al la nacia hotelo Blairhouse. Ili ambaŭ paŝis parolante. Obama bonvenigis, ke Xi Jinping faras oficialan viziton al Usono, dum Xi diris, ke li ĝojas viziti Usonon, kaj la vojaĝo en Seatlo al li estas plezura kaj fruktoplena; kaj ke li atendas la aktivecojn, en kiuj ili ambaŭ profunde interŝanĝos opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj problemoj kune zorgataj de la du flankoj, kaj akiros pli da komunaj komprenoj kaj fruktoj.

La luno serenas kun zefiro. En la ombro de nokto la hotelo Blairhonse aspektas gracia kaj kvieta. La ŝtatestroj interparoladis tri horojn. Pri ŝtata regado. Pri la dulandaj rilatoj. Kaj pri gravaj problemoj kune zorgataj de la du flankoj. Ĉeestis ankaŭ la usonaj vicprezidento Joseph Biden, ŝtata sekretario John Kerry kaj aliaj ŝtatsuperuloj.