Novafaza ministronivela konferenco de TPP okazos fine de septembro
  2015-09-25 19:07:41  Xiong Linping

La 24an de septembro la oficejo de usona komerca reprezentanto proklamis, ke la novafaza ministronivela konferenco de Trans-Pacifika Partnereca Interkonsento (TPP) okazos la sekvan semajnon en la urbo Atlanto, Usono.

La oficejo de usona komerca reprezentanto tiutage deklaris, ke de post julio, kiam en Havajo okazis la ministronivela konferenco de TPP en la antaŭa fazo, ĉiuj partioj de la intertraktado akiris bonan progreson ĉe iuj pendantaj problemoj; nun la novafaza ministronivela konferenco de TPP okazos de la 30a de septembro ĝis la 1a de oktobro, sed antaŭ tio, de la 26a ĝis la 29a de septembro okazos unue interparolo de ĉefreprezentantoj de intertraktado el la membroj de TPP.