Angela Merkel apelacias por daŭripova plano pri divido de rifuĝintoj
  2015-09-25 15:07:32  Yu Rongkang

Germana ĉefministro Angela Merkel ĵaŭde diris, ke Eŭropo devas starigi daŭripovan planon pri divido de rifuĝintoj.

Ŝi diris dum prelego al la federacia parlamento, ke la decido de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio pri denova divido de 120 mil rifuĝintoj estis la unua paŝo al traktado de la krizo de rifuĝintoj. Eŭropo bezonas ne nur tia rimedo por denova divido de rifuĝintoj, sed ankaŭ daŭripova plano pri delokado de rifuĝintoj. Ŝi diris, ke la krizo de rifuĝintoj estas demando longtempe alfrontata de Eŭropo, kaj la urĝa tasko estas starigi centrojn de rifuĝintoj en Grekio, Italio kaj aliaj landoj por firmigi la eksterajn limojn de EU, kaj liveri necesajn helpojn al landoj, kiuj estas trafitaj de la krizo kaj tra kiuj transitas rifuĝintoj.

Merkel diris, ke la demando de rifuĝintoj estas defio, kiun alfrontas ne nur Germanio kaj Eŭropo, sed ankaŭ la tuta mondo, kaj la respondo al la krizo bezonas klopodojn de la tuta mondo.