Xi Jinping interparolis kun Barack Obama en la Blanka Domo
  2015-09-26 04:02:04  Li Lu

Vendrede en la Blanka Domo ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun usona prezidento Barack Obama. Ili interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj, enlandaj kaj eksterlandaj politikoj kaj internacia situacio.

Antaŭ la interparolo, Obama aranĝis varman ceremonion por bonvenigi prezidanton Xi viziti Usonon. La du ŝtatestroj respektive faris parolon en la ceremonio. La interparolo estis dividita en du partojn de malgranda kaj granda kampoj.

Pli frue oficialulo el la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la strategia komunikado inter la du ŝtatestroj akcelos interkomprenon, pliigos konsentojn, garantios disvolviĝon de la ĉina-usonaj rilatoj sur la ĝusta vojo. Samtempe, la dulandaj ŝtatestroj sincere interkomunikiĝos pri la diverĝoj por malpliigi miskomprenon, akceli komprenon, konvene solvi koncernajn demandojn per konstruktivaj rimedoj kaj malebligi ĝenon al ĝenerala situacio de kunlaboro inter la du landoj.

Laŭ aranĝo, post la interparolo, Xi kaj Obama kune intervidiĝos kun raportistoj. Ili respektive faros parolon kaj respondos demandojn de raportistoj. Tagmeze, Xi ĉeestos la bonvenigan bankedon aranĝitan de usona vicprezidento Joseph Biden kaj ŝtata sekretario John Kerry. Vespere, Xi ĉeestos bankedon en la Blanka Domo.

Marde ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping atingis Seatlon kaj komencis kvar-tagan ŝtatan viziton al Usono. Vaŝingtono estas la dua stacio de la vizito. Poste, li iros al Nov-Jorko por ĉeesti en la pintkonferencoj de la 70a datreveno de UN.