Xi Jinping prezentis 6 proponojn pri ĉina-usonaj rilatoj
  2015-09-26 07:07:13  Li Lu

Vendrede en Vaŝingtono ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun usona prezidento Barack Obama. Xi prezentis 6 proponojn pri ĉina-usonaj rilatoj: unue, garantii intimajn rilatojn de la altniveloj kaj ĉiuj niveloj, bone utiligi ĉina-usonan strategian kaj ekonomian dialogon, ĉina-usonan altnivelan konsiliĝon pri interhomaj interŝanĝoj, ĉina-usonan komercan komisionon kaj aliajn dialogajn mekanismojn, daŭre ludi gvidan kaj antaŭenpuŝan rolon de altnivela strategia komunikado al ĉina-usona rilato; due, vastigi kaj profundigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, milito, kontraŭterorisma batalo, leĝplenumo, mediprotekto, infrastruktura konstruado ktp; trie, intimigi interhomajn interŝanĝojn; kvare, respekti la diferencojn de historio, kulturo, socia politiko kaj disvolva vojo inter la du landoj; kvine, daŭrigi profundan dialogan kunlaboron pri aferoj en Azi-pacifiko; kaj sese, kune respondi al defioj el regionoj kaj tuta mondo, pli riĉigi strategiajn enhavojn de la ĉina-usonaj rilatoj kaj liveri pli multajn publikajn servojn al la internacia komunumo.