Ĉina kaj usona ŝtatestroj renkontiĝis kun raportistoj
  2015-09-26 14:37:57  Yu Rongkang

Vendrede en Vaŝingtono ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun sia usona paralelulo Barack Obama. Poste ili renkontiĝis kun raportistoj.

La du ŝtatestroj konigis konkretajn rezultojn de la intertraktado. Ili diris, ke post 36 jaroj la interesoj de Ĉinio kaj Usono estas strikte interplektitaj. Ĉinio kaj Usono portas pli grandan respondecon por la monda paco kaj la homa evoluo, kaj la duflanka kunlaboro havas pli grandan kampon.

Xi emfazis, ke Ĉinio amplekse profundigas reformadon, antaŭenpuŝas jurŝtatan konstruon kaj striktigas disciplinon de la partio por atingi la celon de konstruado de modere prospera socio. Li akcentis, ke Ĉinio ne haltigos reformadon kaj pord-malfermon. Ĉinio firme sekvos la vojon de paca disvolvado kaj sin dediĉos al disvolvado de amikeco kaj kunlaboro kun ĉiuj landoj. Ĉinio volas klopodi kun Usono por konstrui novan modelon de grandlandaj rilatoj.

Xi diris, ke demokratio kaj homaj rajtoj estas komuna strebo de la homaro, tamen ĉiuj landoj devas respekti unu alian en elekto de disvolva vojo taŭga al naciaj kondiĉoj. La klopodo de la ĉina popolo por la revo de nacia rejuniĝo esence estas la procezo por realigo de socia justeco kaj disvolvado de homaj rajtoj.

Obama dankis Ĉinion pro ĝia klopodo por kunlaboro kun Usono, opiniante, ke la kunlaboro ne nur utilas al la du landoj, sed ankaŭ profitigas la tutan mondon. Li diris, ke la usona flanko sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj opinias, ke stabila, prospera kaj paca Ĉinio ludos konstrueman rolon en internaciaj aferoj.