Prezidanto Xi rekontiĝis kun gvidantoj de usona Kongreso
  2015-09-26 15:04:33  Yu Rongkang

Vendrede en la Kapitolo de Vaŝingtono ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun gvidantoj de la Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj de la Kongreso.

Xi diris, ke Kongreso ludas apartan rolon en la politika vivo de Usono kaj havas gravan influon sur eksterlandan politikon kaj la politikon al Ĉinio. En la pasintaj 36 jaroj la ĉina-usonaj rilatoj akiris historian progreson pro la komuna klopodo de la ĉina gvidantaro, la Demokrata Partio, Respublika Partio kaj la usona registaro.

Xi diris, ke kiel disvolvi la interrilatojn estas grava temo por Ĉinio kaj Usono, plej grandaj evoluanta lando kaj evoluinta lando. La du flankoj devas grandigi kunlaboron, trakti kaj regi diverĝojn por ke atingoj de la duflankaj rilatoj profitigu la popolojn de la du landoj kaj la tuta mondo.

Gvidantoj de la du landoj diris, ke en la lastaj jaroj, Ĉinio akiris rimarkindan atingon en disvolvado, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono rapide disvolviĝis. La usona Kongreso volas ludi pozitivan rolon por firmigi kaj profundigi la amikecon kaj kunlaboron inter la du landoj.