Ĉina kaj usona ŝtatestroj akordiĝis pri duflanka investa interkonsento
  2015-09-26 15:54:20  Yu Rongkang

Ĉinio kaj Usono akiris gravan progreson en intertraktado pri la duflanka investa interkonsento. La Komerca Ministerio de Ĉinio sabate diris, ke vendrede ĉina kaj usona ŝtatestroj atingis gravan konsenton pri plua intertraktado pri la duflanka investa interkonsento. Ili konsentis forte antaŭenpuŝi la intertraktadon kaj rapidigi la paŝon de la laboro por atingi altnivelan investan interkonsenton de reciproka profito kaj kungajno.

La du ŝtatestroj reasertis, ke atingi altnivelan interkonsenton pri investo estas plej grava ekonomia afero inter la du landoj, ĉar altnivela interkonsento spegulos komunan promeson de la du flankoj pri justeco kaj travidebleco kaj efike akcelos kaj certigos merkatan aliron kaj funkciadon.