Ĉefo de UN laŭdas promesojn de Ĉinio kaj Usono pri klimata ŝanĝo
  2015-09-26 16:36:58  Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon vendrede faris deklaron pere de sia proparolanto. Li laŭdis la komunan anoncon de ĉina kaj usona ŝtatestroj pri respondo al klimata ŝanĝiĝo, kiu estis publikigita dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono.

La deklaro diris, ke Ban laŭdas la du landojn, ke ili tiutage anoncis siajn proprajn gravajn paŝojn por respondo al klimata ŝanĝiĝo. Li opinias, ke agoj de la du landoj helpos atingi universalan kaj signifan interkonsenton en la klimata konferenco de UN jarfine en Parizo.

Ĉinio planas komenci komercan sistemon de karbona emisiado en 2017. Ĝi anoncis, ke ĝi asignos 20 miliardojn da juanoj por establi fonduson por sud-suda kunlaboro pri klimata ŝanĝiĝo kaj subtenos aliajn evoluantajn landojn en respondo al klimata ŝanĝiĝo.