Geedzoj de ĉina prezidanto ĉeestis bankedon de usona prezidento
  2015-09-26 17:07:12  Yu Rongkang

Vendrede en la Blanka Domo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan ĉeestis solenan bonvenigan bankedon aranĝitan de usona prezidento Barack Obama.

Vespere je la 7a horo la geedzoj de la ĉina prezidanto atingis la Blankan Domon. Obama kaj lia edzino Michelle salutis ilin ĉe la pordo. La du paroj da geedzoj sin fotis kaj kune ĉeestis festenon de distingitaj gastoj.

Obama diris en sia salutparolo, ke Usono kaj Ĉinio ne nur bezonas kunlaboron, sed ankaŭ povas subteni kunlaboron, ĉar la longa amikeco inter la du popoloj faras ilin pli memfidaj. Dum la Dua Mondmilito ĉinaj vilaĝanoj savis usonajn pilotojn, kaj tiam la du popoloj starigis fratecon.

Xi diris, ke lia ŝtata vizito al Usono estas neforgesebla vojaĝo, kaj dum la vizito li profunde sentis, ke la ĉina kaj usona popoloj estas amikaj unu al la alia kaj arde atendas profundigon de la duflanka kunlaboro. Li aldonis, ke li kaj Obama havis longan konversacion. Ili interŝanĝis opiniojn pri la ĉina-usonaj rilatoj kaj pri paco kaj disvolvado de la mondo kaj venis en akordon pri multaj temoj.