Prezidanto Xi atingis Nov-Jorkon por pintkunvenoj de UN
  2015-09-26 17:21:55  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Nov-Jorkon sabate matene por baldaŭaj pintkunvenoj de UN, kiuj festas la 70an datrevenon de la fondo de UN.

Dum la tri-taga restado, Xi partoprenos en serio da pintkunvenoj de UN, kiuj tuŝas multajn temojn, inkluzive de disvolva tagordo post 2015, rajtigo de virinoj kaj sud-suda kunlaboro.

La ĉina gvidanto faros paroladon la unuan fojon en la jara altnivela debato de la Ĝenerala Asembleo, eksplikante opiniojn de Ĉinio pri akcelo de paco kaj disvolvado kaj pritrakto de defioj en la nuna mondo.

Li ankaŭ faros duflankajn renkontiĝojn kun fremdlandaj gvidantoj en la intertempo de la pintkunvenoj.