Xi Jinping prezidis rondtablan kunvenon de suda-suda kunlaboro
  2015-09-27 14:02:58  Yu Rongkang

Sabate en la stabejo de UN en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis rondtablan kunvenon de suda-suda kunlaboro, kunorganizitan de Ĉinio kaj UN, kaj faris paroladon.

Li emfazis, ke suda-suda kunlaboro estas bazita sur egaleco kaj reciproka fido. Ĉinio sekvas la Kvin Principojn de Paca Kunekzisto kaj fundamentajn normojn de internaciaj rilatoj, subtenas egalecon inter ĉiuj landoj kaj respektas ĉiujn landojn memstare elekti proprajn disvolvajn vojojn kaj sociajn sistemojn. Li akcentis, ke ekonomie, Ĉinio respektas la volon de ĉiuj aliaj landoj, ne devigas iun fari ion, nek tiras profiton de alies malfeliĉo, nek trudos ian ajn kondiĉon al aliaj landoj.