Prezidanto Xi: Suda-suda kunlaboro reliefigas egalecon kaj kungajnon
  2015-09-27 14:02:58  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate diris en la stabejo de UN, ke sud-suda kunlaboro estas karakterizita de egaleco, kungajna kunlaboro kaj solidareco.

Xi resumis la trajtojn de suda-suda kunlaboro en speciala rondtabla kunveno kunorganizita de Ĉinio kaj UN kaj prezidita de la ĉina ŝtatestro.

Li montris, ke politike, evoluantaj landoj sekvas la Kvin Principojn de Paca Kunekzisto kaj fundamentajn internaciajn normojn, kaj sin tenas je la principo, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj. Li aldonis, ke ili ne intervenas en alies internajn aferojn, kaj respektas unu alian pri elekto de disvolvaj vojoj kaj sociaj sistemoj. Ekonomie, evoluantaj landoj respektas volon de aliaj landoj, ne devigas iun fari ion, nek tiras profiton de alies malfeliĉo, nek trudas ian ajn kondiĉon al aliaj landoj.

Li diris, ke sud-suda kunlaboro estas ankaŭ difinita per reciproka profito, ĉar evoluantaj landoj konsideras kaj justecon kaj interesojn kaj prioritatigas justecon en sia kunlaboro kun aliaj. Li aldonis, ke ili rigardas la disvolviĝon de aliaj landoj kiel ŝancon, kaj ili ne serĉas maksimuman ekonomian profiton nek sekvas la pensmanieron de nul-suma ludo.