769 homoj mortis pro stampedo en Saud-Arabio
  2015-09-27 15:06:15  Yu Rongkang

Saud-arabia ministro pri sano Khalid al-Falih sabate diris, ke la totala nombro de mortintoj pro la ĵaŭda stampedo en Mina je kelkaj kilometroj for de la sankta urbo Mekko kreskis ĝis 769.

Li ne publikigis ilian ŝtatanecon. La identigo de la mortintoj estas tre malfacila, ĉar multaj pilgrimantoj ne portis kun si identigajn kartojn.

La stampedo okazis ĵaŭde en la loko de haĝo je kelkaj kilometroj for de la urba centro de Mekko. Tiutage ĉirkaŭ du milionoj da homoj el diversaj lokoj de la mondo pilgrimis al la sankta loko. La stampedo okazis pro interpuŝiĝo kaŭzita de kontraŭdirekta irado. Tio estis la plej serioza akcidento de 25 jaroj en Mekko.