Du policanoj mortigitaj en Sinajo de Egiptio
  2015-09-27 15:20:03  Yu Rongkang

Okazis atako al policanoj sabate en la urdo Arish en Nord-Sinajo, Egiptio. Almenaŭ du policanoj estis mortigitaj kaj 16 aliaj vunditaj.

La egipta Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke unu polica veturilo estis trafita de obuso dum veturo. Filio de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sinajo deklaris respondecon por la atako.

Tio estis la tria atako kontraŭ policanoj en la pasintaj dek tagoj. Aliaj du policanoj estis mortigitaj en la antaŭaj atakoj.