Ĉinio plenumos sian promeson pri subteno al Afganio
  2015-09-27 15:33:11  Yu Rongkang

Sabate en Nov-Jorko ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis altnivelan konferencon pri rekonstruo de Afganio kaj regiona kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio plenumos sian promeson pri subteno al paca rekonstruo de Afganio per efektivaj agoj.

Wang diris, ke Ĉinio helpas Afganion en la rekonstruo de medicino, akva utiligo, kulturo kaj eduko kaj trejnis pli ol mil fakajn talentulojn por Afganio. Li diris, ke Ĉinio aktive efektivigas konsentojn de la du ŝtatestroj, aktive partoprenas kaj kunordigas internacian kaj regionan kunlaboron koncernan al Afganio.