Ĉinio publikigis krizokazan respondon al sekeco en Interna Mongolio
  2015-09-27 16:04:21  Yu Rongkang

La ĉina registaro dimanĉe komencis krizokazan reagon de la nivelo Ⅳ kaj sendis teamojn por trakti seriozan sekecon en la norda Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio.

La aŭtonoma regiono ricevis averaĝan precipitaĵon de 104,9 milimetroj ekde julio – 54-jara malalta rekordo por la periodo.

La lokaj aŭtoritatoj diris, ke entute 3,6 milionoj da homoj estis influitaj de la sekeco, kaj pli ol miliono el ili alfrontas altan riskon. Lokaj aŭtoritatoj asignis 30 milionojn da juanoj por mildigo de la sekeco. La lokanoj fosas putojn kaj efektivigi artefaritan pluvon por redukti perdojn.