Wang Yi renkontiĝis kun Mogens Lykketoft
  2015-09-27 16:26:58  Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN Mogens Lykketoft sabate en la stabejo de UN en Nov-Jorko.

Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping tiutage eksplikis politikojn de Ĉinio pri la tutmonda disvolvado kaj rimedojn alprenitajn de Ĉinio por efektivigo de la disvolva tagordo post 2015. Krome, li kunprezidis la rondtablan kunvenon de suda-suda kunlaboro kun ĝenerala sekretario de UN Ban Kimoon kaj prezidos pintkunvenon de UN pri virinoj. Tiuj ĉi estas efektivaj agoj de Ĉinio por efektivigo de la disvolva tagordo. Wang diris, ke la mondo alfrontas multajn defiojn en disvolvado, elimini malriĉecon kaj disvolvi ekonomion havas gravan signifon por ĉiuj landoj. Ĉinio kiel granda evoluanta lando kaj konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN laŭdas kaj subtenas la Ĝeneralan Asembleon, ke ĝi prenas disvolvadon kiel gravan punkton de la laboro.

Lykketoft diris, ke delonge li donas grandan atenton al Ĉinio kaj admiras grandegajn atingojn de Ĉinio. Ĉinio estas grava membro de UN kaj ĉiam ludas gravan konstrueman rolon en internaciaj aferoj.