Xi Jinping intervidiĝis kun Ban Ki-moon
  2015-09-27 14:23:22  Ma
Sabate en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon.

Xi montris, ke li unuafoje vizitis ĉefstabejon de UN. La internacia komunumo devas firme sekvi la multflankan vojon, defendi principojn de la Ĉarto de UN, protekti aŭtoritaton kaj rolon de UN kaj sin dediĉi al monda paco kaj komuna disvolvado.

Xi akcentis, ke Ĉinio proponas establi novtipajn internaciajn rilatojn kun kungajna kunlaboro kiel kerno, sekvos la vojon de paca disvolvado, sin dediĉos al protekto de moderna internacia ordo bazita sur la Ĉarto de UN, plu subtenos UN kaj profundigos kunlaboron kun UN.

Ban diris, ke Ĉinio estas grava membro de la internacia komunumo kaj nemankigebla partnero de la tagordo de UN. En la disvolva pintkunveno, Ĉinio deklaris seiron da rimedoj subtenantaj la disvolvan tagordon de UN, kio estas inspira. UN atendas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en antaŭenpuŝo de la disvolva tagordo, solvado de fokusaj demandoj de koncernaj regionoj kaj la intertraktado pri nova interkonsento de klimata ŝanĝiĝo.