Irako konfirmis sekurecan kunlaboron kun Rusio, Irano kaj Sirio
  2015-09-28 10:39:03  Yu Rongkang

La iraka registaro dimanĉe konfirmis, ke ĝi komencis sekurecan kunlaboron kun regisatroj de Rusio, Irano kaj Sirio por komune reagi al regiona terorisma minaco.

La iraka komandejo de komuna agado tiutage publikigis deklaron, dirante, ke la kvar landoj kunlaboras en kolektado de informoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj ĝiaj branĉoj.

La deklaro diris, ke la kvar landoj atingis interkonsenton ĉefe laŭ la peto de la rusa registaro, ĉar milo da teroristoj el Rusio aliĝis al Islama Ŝtato, kaj pri tio Rusio estas pli kaj pli maltrankvila. La iraka registaro sendos laborantojn de milita inform-servo aliĝi al kadro de la kunlaboro. En la lastaj monatoj la iraka registaro establis kelkajn ĉi-rilatajn komunajn komisionojn kun Jordanio, Turkio, Egiptio, Germanio kaj Francio.

Analizantoj opiniis, ke la rusa rimedo signifas, ke Rusio intensigas sian intervenon en la sirian situacion kaj esperas enkonduki la sirian registaron en la kombinitajn fortojn de la batalo kontraŭ Islama Ŝtato.