Suicida atako mortigis dek homojn en orienta Afganio
  2015-09-28 13:23:43  Yu Rongkang

Afgana oficialulo dimanĉe diris, ke almenaŭ dek homoj estis mortigitaj kaj 35 aliaj vunditaj en suicida atako tiutage en la provinco Paktika, orienta Afganio.

Anonima oficialulo el la provinco diris al raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la atako okazis vespere. Kiam aro da junuloj ludis volejbalon sur subĉiela tereno, unu teroristo eksplodigis bombon inter la junuloj. La eksplodo mortigis almenaŭ dek civilulojn kaj vundis 35 aliajn, kaj kelkaj el ili estis grave vunditaj.

Ankoraŭ neniu organizo deklaris respondecon por la atako.