Prezidanto Xi ĉeestis ceremonion de donaco al UN
  2015-09-28 13:25:55  Yu Rongkang

Dimanĉe en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ceremonion de donaco al UN. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĉeestis la ceremonion.

La ĉina prezidanto diris en sia parolado, ke por memorfesti la 70an datrevenon de UN, la ĉina registaro decidis donaci al UN "Zun de Paco". La donaco estis farita laŭ la modelo de la ĉina antikva bronzaĵo Zun. Ĝi esprimas grandan atenton kaj subtenon de Ĉinio al UN kaj bondeziron de pli ol 1 300 milionoj da ĉinoj al la tutmonda establaĵo. La donaco ne nur montras la longan historion kaj modernan civilizacion de la ĉina nacio, sed ankaŭ reflektas interŝanĝon, kunfandiĝon kaj komunan progreson de malsamaj civilizacioj kaj kulturoj kaj komunikas la deziron kaj kredon de la ĉina popolo pri serĉado de paco, disvolvado, kunlaboro kaj kungajno. Ĝi ankaŭ prezentas la spiriton de la Ĉarto de UN.

Ban Ki-moon faris varman paroladon. Li dankis la ĉinan registaron pro la donaco, dirante, ke la "Zun de Paco" enkorpigas komunan valoron kaj striktan kunlaboron de UN kaj Ĉinio. Li dankis Ĉinion pro ĝia kontribuo al paco kaj disvolvado de la mondo.

Poste la ĉina prezidanto kaj la ĝenerala sekretario kune senvualigis la "Zun de paco". Ĝi estas farita per la ĉina klozonea tekniko, malnova metio enlistigita kiel nacia nemateria heredaĵo en 2006.