Ĉina prezidanto ĉeestis labortagmanĝon de gvidantoj en UN
  2015-09-28 15:01:15  Yu Rongkang

Dimanĉe en la stabejo de UN ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis labortagmanĝon de gvidantoj pri klimata ŝanĝiĝo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon prezidis la kunvenon. Pli ol 30 ŝtataj gvidantoj kaj ĉefoj de internaciaj organizoj ĉeestis la kunvenon.

Prezidanto Xi rimarkigis en sia parolado, ke la klimata konferenco de UN jarfine en Parizo ellaboros novan planon pri respondo de la internacia komunumo al klimata ŝanĝiĝo kaj montros ĝeneralan direkton por verda kaj malaltkarbona disvolvado de la internacia komunumo. La interkonsento atingota en la pariza konferenco devas juste trakti ĉiujn elementojn, inkluzive de mildigo, akomodiĝo, fonduso kaj teknika cedo kaj enkonduki efikajn rimedojn por efektivigo.

Xi emfazis, ke Ĉinio ĉiam reagas al klimata ŝanĝiĝo per responda sinteno, rigardas respondon al klimata ŝanĝiĝo kiel gravan oportunon por ŝanĝo de disvolva vojo kaj aktive serĉas vojon de malaltkarbona disvolvado, konforman al la nacia kondiĉo. La ĉina registaro enskribis la traktadon de klimata ŝanĝiĝo en la ĝeneralan nacian strategion pri ekonomisocia disvolvado. En la lasta jaro la landa emisiado de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto de Ĉinio estis reduktita per 33,8% surbaze de la jaro 2005. Li promesis, ke Ĉinio regos plu emisiadon de forceja gaso kaj klopodos por atingi la celon redukti la karbonan intensecon per 40% ĝis 45% antaŭ 2020.