Talibano sturmis afganan urbon Kunduz
  2015-09-28 19:44:16  Yu Rongkang

La afganaj aŭtoritatoj diris, ke almenaŭ 22 homoj, plejparte radikaluloj, estis mortigitaj, post kiam talibanaj batalantoj atakis Kunduz, la ĉefurbon de la afgana norda Kunduz-provinco lunde frumatene, por regi la urbon.

La atako okazis ĉe tagiĝo. Centoj da talibanaj radikaluloj lanĉis sturmon de okcidente, norde kaj oriente de la urbo je 250 kilometroj norde de la afgana ĉefurbo Kabulo, estigante intensajn konfliktojn.

Sahhid Mukhtar, direktoro de la provinca departemento pri sano, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, "Du homoj estis mortigitaj, kaj preskaŭ 40 vunditoj estis transportitaj al hospitaloj en Kunduz post la batalo en la urbo. Plejparto de la vunditoj estis civiluloj, kiuj estis trafitaj de ŝrapneloj kaj kugloj."

La nombro de viktimoj eble kreskos, ĉar pluraj vunditoj restas en kriza stato.