Xi Jinping ĉeestis tutmondan pintkunvenon pri virinoj
  2015-09-28 15:38:18  Ma

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la Tutmondan Pintkunvenon pri Virinoj en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko. Li faris gravan parolon titolitan "Akceli ampleksan disvolvon de virinoj kaj kune krei kaj ĝui belan mondon", kiu eksplikis porpledojn de Ĉinio pri akcelo de virina afero kaj fortigo de internacia kunlaboro.

Xi faris kvar proponojn pri akcelo de seksegaleco kaj ampleksa disvolvo de virinoj: antaŭenpuŝi paralelan disvolvon de virinoj kaj ekonomisocio; aktive garantii rajtojn kaj interesojn de virinoj; konstrui harmonian kaj inkluzivan kulturon, forigi ĉian ajn perforton kontraŭ virinoj kaj rompi malprogresintajn konceptojn kaj kutimojn malhelpantajn la disvolvadon de virinoj; kaj krei internacian atmosferon favoran al virinoj.

Reprezentantoj de preskaŭ 100 landoj, inkluzive de ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de preskaŭ 80 landoj, ĉeestis la kunvenon kaj interŝanĝis opiniojn pri disvolvado de virinoj. Peng Liyuan, Wang Huning, Li Zhanshu, Yang Jiechi kaj aliaj ĉeestis la eventon.