Novaĵoj (Septembro 28)
  2015-09-28 16:46:10  Ma

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas lunde, la 28an de septembro. Unue ni aŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis en la Tutmonda Pintkunveno pri Virinoj; granda nombro da rifuĝintoj eniris Grekion kaj aliajn eŭropajn landojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la Tutmondan Pintkunvenon pri Virinoj en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko. Li faris gravan parolon titolitan "Akceli ampleksan disvolvon de virinoj kaj kune krei kaj ĝui belan mondon", kiu eksplikis porpledojn de Ĉinio pri akcelo de virina afero kaj fortigo de internacia kunlaboro.

Xi faris kvar proponojn pri akcelo de seksegaleco kaj ampleksa disvolvo de virinoj: antaŭenpuŝi paralelan disvolvon de virinoj kaj ekonomisocio; aktive garantii rajtojn kaj interesojn de virinoj; konstrui harmonian kaj inkluzivan kulturon, forigi ĉian ajn perforton kontraŭ virinoj kaj rompi malprogresintajn konceptojn kaj kutimojn malhelpantajn la disvolvadon de virinoj; kaj krei internacian atmosferon favoran al virinoj.

Reprezentantoj de preskaŭ 100 landoj, inkluzive de ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de preskaŭ 80 landoj, ĉeestis la kunvenon kaj interŝanĝis opiniojn pri disvolvado de virinoj.

La saman tagon en la stabejo de UN ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis labortagmanĝon de gvidantoj pri klimata ŝanĝiĝo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon prezidis la kunvenon. Pli ol 30 ŝtataj gvidantoj kaj ĉefoj de internaciaj organizoj ĉeestis la kunvenon.

Prezidanto Xi rimarkigis en sia parolado, ke la klimata konferenco de UN jarfine en Parizo ellaboros novan planon pri respondo de la internacia komunumo al klimata ŝanĝiĝo kaj montros ĝeneralan direkton por verda kaj malaltkarbona disvolvado de la internacia komunumo. La interkonsento atingota en la pariza konferenco devas juste trakti ĉiujn elementojn, inkluzive de mildigo, akomodiĝo, fonduso kaj teknika cedo kaj enkonduki efikajn rimedojn por efektivigo.

Xi emfazis, ke Ĉinio ĉiam reagas al klimata ŝanĝiĝo per responda sinteno, rigardas respondon al klimata ŝanĝiĝo kiel gravan oportunon por ŝanĝo de disvolva vojo kaj aktive serĉas vojon de malaltkarbona disvolvado, konforman al la nacia kondiĉo. La ĉina registaro enskribis la traktadon de klimata ŝanĝiĝo en la ĝeneralan nacian strategion pri ekonomisocia disvolvado. En la lasta jaro la landa emisiado de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto de Ĉinio estis reduktita per 33,8% surbaze de la jaro 2005. Li promesis, ke Ĉinio regos plu emisiadon de forceja gaso kaj klopodos por atingi la celon redukti la karbonan intensecon per 40% ĝis 45% antaŭ 2020.

Tiutage en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ceremonion de donaco al UN. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĉeestis la ceremonion.

La ĉina prezidanto diris en sia parolado, ke por memorfesti la 70an datrevenon de UN, la ĉina registaro decidis donaci al UN "Zun de Paco". La donaco estis farita laŭ la modelo de la ĉina antikva bronzaĵo Zun. Ĝi esprimas grandan atenton kaj subtenon de Ĉinio al UN kaj bondeziron de pli ol 1 300 milionoj da ĉinoj al la tutmonda establaĵo. La donaco ne nur montras la longan historion kaj modernan civilizacion de la ĉina nacio, sed ankaŭ reflektas interŝanĝon, kunfandiĝon kaj komunan progreson de malsamaj civilizacioj kaj kulturoj kaj komunikas la deziron kaj kredon de la ĉina popolo pri serĉado de paco, disvolvado, kunlaboro kaj kungajno. Ĝi ankaŭ prezentas la spiriton de la Ĉarto de UN.

Ban Ki-moon faris varman paroladon. Li dankis la ĉinan registaron pro la donaco, dirante, ke la "Zun de Paco" enkorpigas komunan valoron kaj striktan kunlaboron de UN kaj Ĉinio. Li dankis Ĉinion pro ĝia kontribuo al paco kaj disvolvado de la mondo.

Poste la ĉina prezidanto kaj la ĝenerala sekretario kune senvualigis la "Zun de paco". Ĝi estas farita per la ĉina klozonea tekniko, malnova metio enlistigita kiel nacia nemateria heredaĵo en 2006.

Lastatempe granda nombro da rifuĝintoj eniris Grekion, Kroation kaj aliajn eŭropajn landojn. Laŭ statistikoj de EU kaj aliaj rilataj landoj, milo da rifuĝintoj iris per mara vojo al Grekio kaj aliaj landoj en la lastaj du tagoj. Greka policoficiro avertis, ke la nombro de rifuĝintoj al Grekio senĉese kreskos en la venontaj kelkaj monatoj kun la alveno de vintro.

Ĉi-jare ĉirkaŭ 350 mil rifuĝintoj kaj aliaj piedirantoj el Sirio kaj Irako iris al Grekio. Eŭropaj landoj estis malkontentaj pri la neglekto de Grekio en la landlima regado. Sed Grekio diris, ke pro tro multaj insuloj en la ekstera maro Grekio vere ne kapablas trakti tial grandan nombron da boatoj de kontraŭleĝaj enmigrintoj.

Almenaŭ dek homoj estis mortigitaj, kiam boato portanta migrantojn sinkis dimanĉe matene en la turka sudokcidenta marbordo de la Egea Maro.

La boato sinkis proksime al la duoninsulo Bodrum en sudokcidenta Turkio, kiu estas preferata loko de rifuĝintoj por atingi la grekan insulon Kos. La itinero estas konsiderata kiel unu el la plej mallongaj vojaĝoj per la mara vojo de Azio al la teritorio de EU.

Laŭ la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj, en la unuaj kvin monatoj de la kuranta jaro, pli ol 42 mil homoj, plejparte rifuĝintoj, atingis Grekion per mara vojo. La alta komisarejo diris, ke pli ol 300 mil homoj riskis siajn vivojn por transiri la Mediteranean Maron ĝis nun en ĉi tiu jaro, kaj ĉirkaŭ 2 500 rifuĝintoj kaj migrantoj mortis aŭ malaperis dum vojaĝo al Eŭropo.

Afgana oficialulo dimanĉe diris, ke almenaŭ dek homoj estis mortigitaj kaj 35 aliaj vunditaj en suicida atako tiutage en la provinco Paktika, orienta Afganio.

Anonima oficialulo el la provinco diris al raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la atako okazis vespere. Kiam aro da junuloj ludis volejbalon sur subĉiela tereno, unu teroristo eksplodigis bombon inter la junuloj. La eksplodo mortigis almenaŭ dek civilulojn kaj vundis 35 aliajn, kaj kelkaj el ili estis grave vunditaj.

La iraka registaro dimanĉe konfirmis, ke ĝi komencis sekurecan kunlaboron kun regisatroj de Rusio, Irano kaj Sirio por komune reagi al regiona terorisma minaco.

La iraka komandejo de komuna agado tiutage publikigis deklaron, dirante, ke la kvar landoj kunlaboras en kolektado de informoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj ĝiaj branĉoj.

La deklaro diris, ke la kvar landoj atingis interkonsenton ĉefe laŭ la peto de la rusa registaro, ĉar milo da teroristoj el Rusio aliĝis al Islama Ŝtato, kaj pri tio Rusio estas pli kaj pli maltrankvila. La iraka registaro sendos laborantojn de milita inform-servo aliĝi al kadro de la kunlaboro. En la lastaj monatoj la iraka registaro establis kelkajn ĉi-rilatajn komunajn komisionojn kun Jordanio, Turkio, Egiptio, Germanio kaj Francio.