Prezidanto Xi prelegis en debato de Ĝenerala Asembleo de UN
  2015-09-29 10:34:19  Yu Rongkang

Lunde en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon sub la titolo "kune konstrui novan partnerecon de kunlaboro kaj kungajno, unuanime forĝi komunumon de kunhavata sorto de la homaro". Xi emfazis, ke paco, disvolvado, egaleco, justeco, demokratio kaj libereco estas komunaj valoroj de la homaro kaj noblaj celoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiuj landoj devas heredi kaj disvolvi plu la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kun kunlaboro kaj kungajno kiel la kerno kaj forĝi la komunumon de kunhavata sorto de la homaro.

Tagmeze je la 11a horo kaj 25 minutoj la ĉina prezidanto komencis la prelegon en varma aplaŭdo. Li diris, ke antaŭ 70 jaroj niaj antaŭuloj akiris venkon de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito post sanga batalo. Per siaj antaŭvido kaj sageco ili fondis Unuiĝintajn Naciojn, la universalan, reprezentivan kaj aŭtoritatan internacian organizon kaj ellaboris la Ĉarton de UN, metante la bazon de la internacia ordo kaj starigante la fundamentajn normojn de internaciaj rilatoj.

Li diris, ke en la 3a de septembro la ĉina popolo solene memorfestis la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kun la popoloj de la mondo. Li akcentis, ke firme konservi historion en la memoro ne estas por daŭrigi malamon, sed por tiri lecionojn el historio.

Li deklaris, ke la ĉina registaro decidis establi dek-jaran fonduson de Ĉinio kaj UN por paco kaj disvolvado kun la sumo de miliardo da usonaj dolaroj. Krome, Ĉinio liveros al Afrika Unio cent milionojn da usonaj dolaroj da senpaga helpo en la venontaj kvin jaroj.

La prelego de prezidanto Xi gajnis longedaŭran aplaŭdon de la ĉeestantoj. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj gvidantoj de multaj landoj manpremis al li por gratulo.