Pli ol 40 homoj estis mortigitaj en kontinua konflikto en Centr-Afriko
  2015-09-29 13:26:20  Yu Rongkang

Lokaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke pli ol 40 homoj estis mortigitaj en kontinua konflikto en Bango, la ĉefurbo de Centr-Afriko.

Partioj de la konflikto ankoraŭ ne estis identigitaj. La loka radio Luca raportis, ke lunde en Bango civitanoj manifestaciis, kaj iuj el ili atakis la prezidentejon. Packonserva trupo de UN mortpafis tri homojn. Dimanĉe la centr-afrika registaro deklaris efektivigi noktan elirmalpermeson de la 6a vespere ĝis la 6a matene.

Vidintoj diris, ke estis starigitaj barikadojn sur stratoj kaj nuligitaj flugoj por lundo kaj mardo.

Tio estis la plej intensa konflikto en la ĉefurbo Bango de kelkaj jaroj. Delonge estas malkvieta la situacio en la Centr-Afrika Respubliko.