Ekonomia kaj komerca dialogo inter Ĉinio kaj EU akiris pozitivan rezulton
  2015-09-29 13:27:33  Yu Rongkang

Lunde en Pekino ĉina vicĉefministro Ma Kai kaj vicprezidanto de Eŭropa Komisiono Jyrki Katainen kunprezidis la 5an Altnivelan Ekonomian kaj Komercan Dialogon inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Ili konigis al raportistoj pozitivan rezulton de la dialogo en komuna gazetara konferenco.

Ma diris, ke ambaŭ flankoj promesis rigardi kunlaboron de Ĉinio kaj Eŭropa Unio laŭ strategia konsidero. La kuranta jaro markas la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. En la pasintaj 40 jaroj la duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis kaj kontribuis por disvolvado kaj stabileco de la du flankoj, respektivaj regionoj kaj la tuta mondo. La ĉina flanko reasertis en la dialogo, ke ĝi firme subtenos plu la integriĝan procezon de EU kaj ŝatas vidi prosperan Eŭropon, unuecan Eŭropan Union kaj fortikan eŭron. Li diris, ke pasintjare ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la stabejon de EU, kaj tiam la gvidantoj de la du flankoj akordiĝis pri konstruado de partnereco por paco, kresko, reformado kaj civilizacio.

Ma diris ankaŭ, ke la du flankoj reasertis, ke ili kune sin dediĉos por krei apertan kaj justan medion de komerco kaj investado kaj konvene solvos disputojn en duflanka komerco per dialogo kaj konsiliĝo. La du flankoj ankaŭ promesis antaŭenpuŝi la daŭhan intertraktadon kaj klopodi por akiri esencan progreson jarfine en la 10a Ministra Konferenco de la Monda Komerca Organizo.