Usona kaj rusa ŝtatestroj intertraktis pri ukraina krizo
  2015-09-29 14:41:48  Yu Rongkang

Marde en la stabejo de UN usona prezidento Barack Obama kaj rusa prezidento Vladimir Putin intertraktis pri la ukraina krizo. Tio estis la unua renkontiĝo de la du ŝtatestroj post preskaŭ unu jaro.

Anonima usona oficialulo diris, ke la intertraktado daŭris unu horon kaj duonon kaj estis fruktodona. Li diris, ke Obama reasertis subtenon al la suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio.