Ĉina prezidanto finis usonan vojaĝon
  2015-09-29 14:42:56  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde vespere iris el Nov-Jorko al Pekino post siaj unua ŝtata vizito al Usono kaj unua apero en la stabejo de UN.

La 22an de septembro, Xi atingis Seatlon, la okcidentan marbordan urbon de Usono. Tie li partoprenis la forumon de ĉinaj provincestroj kaj usonaj ŝtatestroj kaj faris paroladon pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en bonveniga vespermanĝo aranĝita de lokaj registaroj kaj amikaj organizoj.

En la sekva tago li ĉeestis kunsidon de ĉinaj kaj usonaj entreprenistoj kaj faris paroladon. Poste li vizitis aviadilan fabrikon de la kompanio Boeing, stabejon de la kompanio Microsoft kaj la mezlernejon Lincoln, kaj en tiu vespero li ĉeestis bonvenigan akcepton aranĝitan de ĉina komunumo kaj faris paroladon.

Posttagmeze de la 24a de septembro li atingis Vaŝingtonon. Tiuvespere en la ŝtatgasta domo Blair House li renkontiĝis kun usona prezidento Barack Obama. La sekvan tagon en la Blanka Domo Obama faris solenan ovacion al la ĉina prezidanto. Poste la du ŝtatestroj kune renkontiĝis kun raportistoj.

Vespere de la 25a de septembro Xi atingis Nov-Jorkon. Matene en la sekva tago li prelegis en la pintkunveno de UN pri daŭripova disvolvado, kaj posttagmeze li prezidis rondtablan kunvenon de suda-suda kunlaboro. Krome, dum la restado en Nov-Jorko li prezidis Tutmondan Pintkunvenon pri Virinoj kaj ĉeestis altnivelan debaton de la Ĝenerala Asembleo de UN.