Novaĵoj (Septembro 29)
  2015-09-29 16:22:46  Ma

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas marde, la 29an de septembro. Unue ni aŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis en altnivela debato de la Ĝenerala Asembleo de UN; la 5a Altnivela Ekonomia kaj Komerca Dialogo inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio akiris pozitivan rezulton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon sub la titolo "kune konstrui novan partnerecon de kunlaboro kaj kungajno, unuanime forĝi komunumon de kunhavata sorto de la homaro". Xi emfazis, ke paco, disvolvado, egaleco, justeco, demokratio kaj libereco estas komunaj valoroj de la homaro kaj noblaj celoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiuj landoj devas heredi kaj disvolvi plu la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kun kunlaboro kaj kungajno kiel la kerno kaj forĝi la komunumon de kunhavata sorto de la homaro.

Tagmeze je la 11a horo kaj 25 minutoj la ĉina prezidanto komencis la prelegon en varma aplaŭdo. Li diris, ke antaŭ 70 jaroj niaj antaŭuloj akiris venkon de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito post sanga batalo. Per siaj antaŭvido kaj saĝeco ili fondis Unuiĝintajn Naciojn, la universalan, reprezentivan kaj aŭtoritatan internacian organizon kaj ellaboris la Ĉarton de UN, metante la bazon de la internacia ordo kaj starigante la fundamentajn normojn de internaciaj rilatoj.

Li diris, ke en la 3a de septembro la ĉina popolo solene memorfestis la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kun la popoloj de la mondo. Li akcentis, ke firme konservi historion en la memoro ne por daŭrigi malamon, sed por tiri lecionojn el historio.

Li deklaris, ke la ĉina registaro decidis establi dek-jaran fonduson de Ĉinio kaj UN por paco kaj disvolvado kun la sumo de miliardo da usonaj dolaroj. Krome, Ĉinio liveros al Afrika Unio cent milionojn da usonaj dolaroj da senpaga helpo en la venontaj kvin jaroj.

La prelego de prezidanto Xi gajnis longedaŭran aplaŭdon de la ĉeestantoj. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj gvidantoj de multaj landoj manpremis al li por gratulo.

La saman tagon en la stabejo de UN prezidanto Xi ĉeestis Pintkunvenon de UN pri Packonservo.

Xi rimarkigis en sia prelego, ke paco estas komuna deziro kaj nobla celo de la homaro. La packonserva agado de UN estas efektivigita por paco kaj ekzistas por paco. Ĝi estas grava vojo por protekto de paco kaj sekureco de la mondo. La agado alportas memfidon al regionoj en konflikto kaj vidigas al la lokanoj la esperon.

Li emfazis, ke Ĉinio rekomendas sekvi fundamentajn normojn de la packonserva agado kaj persisti en la Ĉarto de UN kaj la principo de Dag Hammarskjold. Rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN devas esti komplete efektivigita, kaj ĉiuj landoj ne devas misuzi sian povon kaj funkcion.

La ĉina prezidanto deklaris, ke Ĉinio aliĝos al la nova packonserva sistemo de kapabl-preteco de UN kaj prenos la iniciaton starigi konstantan packonservan polican taĉmenton, konstruante packonservan pretan taĉmenton de 8 000 soldatoj. En la venontaj kvin jaroj Ĉinio trejnos 2 000 packonservantojn por diversaj landoj kaj efektivigos dek programojn de helpo en minbalaado. Krome, li promesis, ke parto de la fonduso de Ĉinio kaj UN por paco kaj disvolvado estos uzata por la packonserva agado de UN.

Vic-ĝeneral-sekretario de UN pri packonservo Herve Ladsous lunde diris, ke UN atendas striktiktan kunlaboron kun ĉiuj flankoj en packonservo.

Tiutage en la stabejo de UN okazis la pintkunveno pri packonservo. En la nomo de UN Ladsous kore dankis ĉiujn landojn pro iliaj promesoj al la packonserva agado de UN. Li diris, ke tiuj promesoj montris, ke la grandaj defioj alfrontataj de packonservantoj de UN estas agnoskitaj, kaj ĉiuj landoj partoprenantaj en la agado fidas la packonservan sistemon de UN.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris en la ferma ceremonio de la pintkunveno pri packonservo, ke nun la packonserva postulado de la mondo estas pli granda ol iam ain antaŭe; 125 mil militaj, policaj kaj civilaj personoj el pli ol 120 landoj servas por la packonserva agado de UN.

Lunde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping iris el Nov-Jorko al Pekino post sia unua ŝtata vizito al Usono kaj unua apero en la stabejo de UN.

Lunde en Pekino ĉina vicĉefministro Ma Kai kaj vicprezidanto de Eŭropa Komisiono Jyrki Katainen kunprezidis la 5an Altnivelan Ekonomian kaj Komercan Dialogon inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Ili konigis al raportistoj pozitivan rezulton de la dialogo en komuna gazetara konferenco.

Ma diris, ke ambaŭ flankoj promesis rigardi kunlaboron de Ĉinio kaj Eŭropa Unio laŭ strategia konsidero. La kuranta jaro markas la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. En la pasintaj 40 jaroj la duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis kaj kontribuis por disvolvado kaj stabileco de la du flankoj, respektivaj regionoj kaj la tuta mondo. La ĉina flanko reasertis en la dialogo, ke ĝi firme subtenos plu la integriĝan procezon de EU kaj ŝatas vidi prosperan Eŭropon, unuecan Eŭropan Union kaj fortikan eŭron. Li diris, ke pasintjare ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la stabejon de EU, kaj tiam la gvidantoj de la du flankoj akordiĝis pri konstruado de partnereco por paco, kresko, reformado kaj civilizacio.

Ma diris ankaŭ, ke la du flankoj reasertis, ke ili kune sin dediĉos por krei apertan kaj justan medion de komerco kaj investado kaj konvene solvos disputojn en duflanka komerco per dialogo kaj konsiliĝo. La du flankoj ankaŭ promesis antaŭenpuŝi la daŭhan intertraktadon kaj klopodi por akiri esencan progreson jarfine en la 10a Ministra Konferenco de la Monda Komerca Organizo.

Marde en la stabejo de UN usona prezidento Barack Obama kaj rusa prezidento Vladimir Putin intertraktis pri la ukraina krizo. Tio estis la unua renkontiĝo de la du ŝtatestroj post preskaŭ unu jaro.

Anonima usona oficialulo diris, ke la intertraktado daŭris unu horon kaj duonon kaj estis fruktodona. Li diris, ke Obama reasertis subtenon al la suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio.

Lokaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke pli ol 40 homoj estis mortigitaj en kontinua konflikto en Bango, la ĉefurbo de Centr-Afriko.

Partioj de la konflikto ankoraŭ ne estis identigitaj. La loka radio Luca raportis, ke lunde en Bango civitanoj manifestaciis, kaj iuj el ili atakis la prezidentejon. Packonserva trupo de UN mortpafis tri homojn. Dimanĉe la centr-afrika registaro deklaris efektivigi noktan elirmalpermeson de la 6a vespere ĝis la 6a matene.

Vidintoj diris, ke estis starigitaj barikadoj sur stratoj kaj nuligitaj flugoj por lundo kaj mardo.

Tio estis la plej intensa konflikto en la ĉefurbo Bango de kelkaj jaroj. Delonge estas malkvieta la situacio en la Centr-Afrika Respubliko.