Ĉinio sin dediĉas al validiĝo de Traktato de Kompleta Malpermeso de Nuklea Eksperimento
  2015-09-30 18:09:55  Selena

Marde laŭ la loka tempo en stabejo de UN en Novjorko, okazis la 9a konferenco por akceli validiĝon de Traktato de Kompleta Malpermeso de Nuklea Eksperimento. Wang Qun, ĉina delegaciestro kaj estro de departemento pri armada superrego sub la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj akcentis, ke Ĉinio sin dediĉas al akcelo de validiĝo de la Traktato.

En la konferenco oni diskutis ĉefe pri koncernaj rimedoj por akceli pli fruan validiĝon de la Traktato kaj unuvoĉe pasigis Lastan Deklaracion. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĉeestis kaj faris parolon en la konferenco.