Necesas akcenti kvin persistojn por solvi la sirian problemon
  2015-09-30 20:26:01  Selena

Merkrede proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris, ke necesas akcenti kvin persistojn en solvo de la siria problemo.

Hong Lei diris, ke Ĉinio rimarkis porpledojn prezentitajn de koncernaj flankoj por solvi la sirian problemon, kaj Ĉinio tenas apertan sintenon, nur se tio utilas politike solvi la sirian problemon.

Li diris, ke Ĉinio opinias, ke oni devas sin teni je kvin persistoj por solvi la problemon: unue solvi la problemon per politikaj rimedoj; due lasi la sirian popolon mem decidi estontecon de la lando; trie persisti antaŭenpuŝi kompromisan politikan procezon kaj kiel eble plej frue starigi politikan dialogon egalan, tolereman kaj apertan; kvare persisti starigi dialogon por interpacigo kaj konservi solidarecon de la lando; kvine grandigi humanajn helpojn al la siria popolo kaj popolanoj de najbaraj landoj.