Internacia komunumo alte taksis porpledojn de Xi Jinping en pintkunvenoj de UN
  2015-09-30 13:14:58  Ma
De la 26a ĝis la 28a de septembro en Nov-Jorko, en stabejo de UN, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravajn parolojn en serio da pintkunvenoj de la 70a datreveno de fondo de UN. La ekstermara opiniosondo diris, ke porpledoj, proponoj kaj rimedoj prezentitaj de Xi estas nepra vojo de la mondo por realigi ampleksan, ekvilibran kaj daŭripovan disvolvadon, enkorpigas firman strebon de Ĉinio al kunlaboro kaj kungajno kaj estas respondeco de Ĉinio por protekti mondan pacon kaj subteni kunan disvolvadon de ĉiuj landoj.

Lunde Xi Jinping faris la parolon sub la titolo "Kune konstrui novan partnerecon de kunlaboro kaj kungajno, unuanime forĝi komunumon de kunhavata sorto de la homaro" kaj promesis ke Ĉinio protektos la internacian ordon kaj sistemon laŭ principoj de la Ĉarto de UN.

Franca eksĉefminitro Jean-Pierre Raffarin diris, ke la parolo de Xi montras, ke Ĉinio alte atentas la rolon de UN en monda paco kaj enkorpigas pacamon de la ĉina popolo.

Samtage sudafrika prezidento Jacob Zuma diris en sia parolo, ke en packonservo kaj haltigo de tumulto, Ĉinio liveris subtenon ne nur al UN, sed ankaŭ al Afriko. Li dankis Ĉinion pro la subteno.

En la 26a, Xi faris gravan parolon titolitan "Strebi por komuna daŭripova disvolvado kaj esti partneroj de kungajna kunlaboro", kiu eksplikas koncepton kun justeco, malfermeco kaj amplekso kaj kreado kiel kerno.

Profesoro de Meksika Nacia Aŭtonoma Universitato pri internaciaj rilatoj Jose de Jesus Manriquez Torres diris, ke evoluado de Ĉinio helpas la mondan ekonomian disvolvadon. Latiamerikaj landoj, inkluzive de Brazilo, Argentino, Ĉilio kaj aliaj jam ĝuis la avantaĝon de la disvolvado de Ĉinio.

Specialistoj ankaŭ alte taksis rimedojn elmetitajn de Xi pri sud-suda kunlaboro. Franca eksĉefministro Jean-Pierre Raffarin diris, ke establo de "helpa fonduso de sud-suda kunlaboro" montras, ke Ĉinio esperas rekte partopreni en batalo kontraŭ malriĉeco kaj tio estas bonvenigata de membroj de UN.

Vicprofesoro de Singapura Nanyang Teknologia Universitato Li Mingjiang diris, ke Ĉinio montras sin monda potenco kun konscio kaj respondeco, aktuale helpante la evoluantajn landojn kaj traktante la gravajn defiojn de la mondo.

La 27an, Xi faris parolon sub la titolo "Akceli ampleksan disvolvon de virinoj kaj kune krei kaj ĝui belan mondon" kaj eksplikis ĉinajn porpledojn pri akcelo de seksegaleco kaj ampleksa disvolvado de virinoj mondsfere.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris, ke la kunveno estas mejloŝtono de la internacia virina afero.

Cetere brazila prezidentino Dilma Rosseff, argentina prezidentino Cristina Fernandez de Kirchner, mozanbika prezidentino Filipe Nyusi, benina prezidentino Boni Yayi esprimis aprobon pri la parolo de Xi kaj dankis Ĉinion pri ĝia antaŭenpuŝo de tutmonda virina pintkunveno okaze de la 70a datreveno de fondo de UN kaj aprobo de la disvolva tagordo post 2015.