Centr-afrika ĉefministro: konflikto en ĉefurbo kaŭzis morton kaj vundon de pli ol cent homoj
  2015-09-30 13:14:58  Ma

Marde centr-afrika ĉefministro Muhammad Carmon diris, ke konflikto okazinta en ĉefurbo Bango ekde la 26a ĉimonate jam kaŭzis morton de pli ol 20 homoj kaj vundis preskaŭ 80, iuj domoj estis bruligitaj.

Iom frue centr-afrika prezidento Catherine Samba-Panza, kiu ĉeestis pintkunvenojn en stabejo de UN, esprimis kondamnon pri la konflikto.

En kaj ekster Centr-Afriko ekzistas opinioj pri reguligo de transira horaro, inkluzive de prokrasto de la ĝenerala elektado de prezidento kaj parlamento, kiu laŭplane okazos la 18an de oktobre. Iuj postulas okazigi plebisciton pri la konstitucio en la 4a de oktobre.