Novaĵoj (Septembro 30)
  2015-09-30 17:02:47  Ma

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio okazigis ceremonion en tago por martiro; Usona kaj kuba gvidantoj diskutis pri fortigo de duflanka kunlaboro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 30a de septembro (merkrede) estas la tago por martiro de Ĉinio. Matene tiutage en la pekina Tian'anmen-Placo solene okazis la ceremonio oferi flor-korbojn al popolaj herooj. Al la ceremonio ĉeestis Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, ankaŭ ĉirkaŭ 3 mil diversrondaj reprezentantoj de Pekino.

De la 26a ĝis la 28a de septembro en Nov-Jorko, en stabejo de UN, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravajn parolojn en serio da pintkunvenoj de la 70a datreveno de fondo de UN. La ekstermara opiniosondo diris, ke porpledoj, proponoj kaj rimedoj prezentitaj de Xi estas nepra vojo de la mondo por realigi ampleksan, ekvilibran kaj daŭripovan disvolvadon, enkorpigas firman strebon de Ĉinio al kunlaboro kaj kungajno kaj estas respondeco de Ĉinio por protekti mondan pacon kaj subteni kunan disvolvadon de ĉiuj landoj.

Lunde Xi Jinping faris la parolon sub la titolo "Kune konstrui novan partnerecon de kunlaboro kaj kungajno, unuanime forĝi komunumon de kunhavata sorto de la homaro" kaj promesis ke Ĉinio protektos la internacian ordon kaj sistemon laŭ principoj de la Ĉarto de UN.

Franca eksĉefminitro Jean-Pierre Raffarin diris, ke la parolo de Xi montras, ke Ĉinio alte atentas la rolon de UN en monda paco kaj enkorpigas pacamon de la ĉina popolo.

Samtage sudafrika prezidento Jacob Zuma diris en sia parolo, ke en packonservo kaj haltigo de tumulto, Ĉinio liveris subtenon ne nur al UN, sed ankaŭ al Afriko. Li dankis Ĉinion pro la subteno.

En la 26a, Xi faris gravan parolon titolitan "Strebi por komuna daŭripova disvolvado kaj esti partneroj de kungajna kunlaboro", kiu eksplikas koncepton kun justeco, malfermeco, amplekso kaj kreado kiel kerno.

Profesoro de Meksika Nacia Aŭtonoma Universitato pri internaciaj rilatoj Jose de Jesus Manriquez Torres diris, ke evoluado de Ĉinio helpas la mondan ekonomian disvolvadon. Latinamerikaj landoj, inkluzive de Brazilo, Argentino, Ĉilio kaj aliaj jam ĝuis la avantaĝon de la disvolvado de Ĉinio.

Specialistoj ankaŭ alte taksis rimedojn elmetitajn de Xi pri sud-suda kunlaboro. Franca eksĉefministro Jean-Pierre Raffarin diris, ke establo de "helpa fonduso de sud-suda kunlaboro" montras, ke Ĉinio esperas rekte partopreni en batalo kontraŭ malriĉeco kaj tio estas bonvenigata de membroj de UN.

Vicprofesoro de Singapura Nanyang Teknologia Universitato Li Mingjiang diris, ke Ĉinio montras sin monda potenco kun konscio kaj respondeco, aktuale helpante la evoluantajn landojn kaj traktante la gravajn defiojn de la mondo.

La 27an, Xi faris parolon sub la titolo "Akceli ampleksan disvolvon de virinoj kaj kune krei kaj ĝui belan mondon" kaj eksplikis ĉinajn porpledojn pri akcelo de seksegaleco kaj ampleksa disvolvado de virinoj mondsfere.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris, ke la kunveno estas mejloŝtono de la internacia virina afero.

Cetere brazila prezidentino Dilma Rosseff, argentina prezidentino Cristina Fernandez de Kirchner, mozanbika prezidentino Filipe Nyusi, benina prezidentino Boni Yayi esprimis aprobon pri la parolo de Xi kaj dankis Ĉinion pri ĝia antaŭenpuŝo de tutmonda virina pintkunveno okaze de la 70a datreveno de fondo de UN kaj aprobo de la disvolva tagordo post 2015.

Marde en altnivela kunveno de UN pri Sud-Sudano en la ĉefstabejo de UN, Wang Min, ĉina konstanta vicdelegito ĉe UN, diris, ke Ĉinio bonvenigas la "interkonsenton pri solvo de konflikto en Sud-Sudano", kiu estis lasttempe oficiale subskribita de diversaj sektoj de Sud-Sudano, kaj esperas, ke la du flankoj de la konflikto praktike faros armisticon kaj rapidigos intertraktadon por plenumi la interkonsenton.

Wang Min diris ankaŭ, ke post eksplodo de la konflikto Ĉinio ĉiam aktivas por interpacigo kaj firme subtenas la ĉiflankan klopodadon de la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvo en Orienta Afriko. Kaj Ĉinio volas kune kun aliaj membroj de la internacia komunumo ludi plu konstrueman rolon por frua realigo de paco, stabileco kaj disvolvo en Sud-Sudano.

Marde en stabejo de UN en Nov-Jorko, usona prezidento Barack Obama interparolis kun kuba gvidanto Raul Castro. La du flankoj diskutis pri progreso de la dulandaj rilatoj lastatempe kaj interŝanĝis opiniojn pri fortigo de duflanka kunlaboro.

La Blanka Domo samtage publikigis deklaron, dirante, ke Obama esprimis bonvenigon al progresoj de la du landoj en duflankaj rilatoj. En la interparolo, li menciis decidon de Usono pri malstreĉo de limigo al turismo kaj ekonomikomerco de Kubo kaj diris, ke Usono planas preni pluajn rimedojn por akceli kontakton inter la du popoloj.

Lunde, usona kaj kuba gvidantoj faris parolojn en debato de la Ĝenerala Asembleo de UN. Raul Castro alvokis, ke Usono forigos ekonomian, komercan kaj financan punon kontraŭ Kubo. Li ankaŭ postulis, ke Usono redonu la kuban teritorion Guantanamo kaj faru kompenson al la kuba popolo pri perdoj en la pasintaj dekoj da jaroj.

Marde en berolusia ĉefurbo Minsko, la tripartia kontakta grupo pri ukraina demando (Ukrainio, Eŭropa Sekureca kaj Kunlabora Organizo, Rusio) okazigis kunvenon. En la kunveno estis subskribita interkonsento pri evakuo de pezarmiloj. Nun urakina orienta popola armitularo ankoraŭ ne subskribis la interkonsenton.

Marde centr-afrika ĉefministro Muhammad Carmon diris, ke konflikto okazinta en ĉefurbo Bango ekde la 26a ĉimonate jam kaŭzis morton de pli ol 20 homoj kaj vundis preskaŭ 80, iuj domoj estis bruligitaj.

Iom frue centr-afrika prezidento Catherine Samba-Panza, kiu ĉeestis pintkunvenojn en stabejo de UN, esprimis kondamnon pri la konflikto.

En kaj ekster Centr-Afriko ekzistas opinioj pri reguligo de transira horaro, inkluzive de prokrasto de la ĝenerala elektado de prezidento kaj parlamento, kiu laŭplane okazos la 18an de oktobro. Iuj postulas okazigi plebisciton pri la konstitucio en la 4a de oktobro.