Rusio aeratakis celojn de "Islama Ŝtato" en Sirio
  2015-10-01 15:57:32  Ĝoja

Laŭ raporto de rusaj mediatoj, proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj Igor Konashenkov merkrede diris, ke tiutage rusa aerarmeo sendis ĉirkaŭ 20 aviadilojn al Sirio kaj aeratakis 8 tercelojn de la ekstremisma organizo "Islama Ŝtato".

Rusa prezidento Vladimir Putin diris tiutage, ke la rusa milita ago en Sirio nur celas aere subtenon al la siria registara armeo kontraŭ terorismo, kaj Rusio ne partoprenos en kontraŭterorisma milita ago tere en Sirio.

Laŭ informo de la rusa prezidenta retejo, tiutage en sia intervidiĝo kun registaraj oficistoj Putin diris, ke Rusio informis siajn fremdlandajn partnerojn pri la plana kontraŭterorisma milita ago en Sirio. Li emfazis, ke laŭ peto de siria prezidento Bashar al-Assad kaj sur la bazo de internacia leĝo Rusio partoprenas en kontraŭterorisma ago en Sirio.

Tiutage la Rusa Federacia Konsilio sankciis la peton de prezidento pri uzo de rusa armita forto en fremda lando, kio celas Sirion. Estro de rusa prezidenta oficejo Sergey Ivanov diris, ke antaŭe siria prezidento petis militan helpon el Rusio, sed nur rusa aerarmeo estas uzata en fremda lando, kaj tio "nur celas aerhelpi Sirion kontraŭ 'Islama Ŝtato'".